Tiu chi GitHub-deponejo entenas MacroDroid-makroojn por preskau realtempaj transskribo kaj traduko Esperanten (au alilingven) de la sono eniranta en la mikrofonan enigon.
Por la bezonataj dosieroj la makroo uzas dosierujon /storage/emulated/0/dosierujo/ en la interna memoro de Android.
Certigu, ke tiu dosierujo ekzistas kaj tiucele estas uzebla.
Krome la uzanto bezonas validan OpenAI-API-shlosilon.
- Elshutu en vian smartfonon makroojn traduko_0.macro, traduko_1.macro, traduko_2.macro, traduko_3.macro, traduko_4.macro, traduko_5.macro, traduko_6.macro kaj traduko_7.macro.
- Malfermu apon MacroDroid.
- En ghin importu la elshutitan makroo-dosieron
traduko_0.macrotrovighantan en via smartfono. - Donu chiujn necesajn permesojn al MacroDroid.
- Ripetu pashojn 3 ghis 4 por la ceteraj elshutita makroo-dosiero
traduko_1.macroghistraduko_7.macro. - En ties agoj
Shell ScriptkajAI-LLM-petoanstatauigu la shablonan OpenAI-API-shlosilon per valida OpenAI-API-shlosilo kaj konservu chion.
Post kiam la uzanto estas startiginta per la menuo la agojn de makroo traduko_0 ("Testi agojn"), ghi
- startigas sonregistron de la mikrofona enigo por malmultaj sekundoj,
- startigas makroojn
traduko_1ghistraduko_7, por transskribi kaj traduki Esperanten la sonregistrajhon kaj surekranigi la tradukon, kaj krome - ripetas ekde 1, ghis la uzanto malaktivigas makroon
traduko_0per la menuo.
Temas do pri preskau realtempa traduko.
Noto: La uzanto povas specifi cellingvon de la traduko alian, ol Esperanton, jene: En ago AI-LLM-peto de la makrooj traduko_1 ghis traduko_7 la uzanto anstatauigas vorton "Esperanton" per la nomo de la anstataue celata lingvo, ekzemple "la germanan".
Chi tiu projekto estas publikigita sub la MIT-permesilo.
Vi estas libera uzi, modifi kaj distribui chi tiun projekton, se vi konservas la kopirajtan avizon.